Skip to content

Instantly share code, notes, and snippets.

Show Gist options
  • Select an option

  • Save AndreasKueck/b02400298a85283c2ed1f94c7a1f3d53 to your computer and use it in GitHub Desktop.

Select an option

Save AndreasKueck/b02400298a85283c2ed1f94c7a1f3d53 to your computer and use it in GitHub Desktop.
Rimedoj por trovi surlokajn Esperanto-parolantojn
N-ro Rimedo Bezonata uzantokonto che ... Kunhavigo de viva pozicio ... Rimarkoj
1 Apo Snapchat Snapchat eblas Uzanto povas kunhavigi sian pozicion (au vivan pozicion)
  • au al siaj amikoj
  • au al siaj amikoj kun elekteblaj esceptoj
  • au al elekteblaj uzantoj el la aro de siaj amikoj.
Jen ekzempla montro.

Ech sen kunhavigo de pozicio oni tamen povas facile montri lokojn, kie Esperanto estas parolata:
Tie oni foje kreu malmultsekundan videajhon kun mallonga Esperanto-teksto kaj ghin afishu en la "Snap Map" (momentfota mapo, Snapmapo).
2 Apo Telegram; vidu ankau retpaghon telegramo.org Telegram eblas Al tiu, kiu permesis kunhavigon de sia pozicio au viva pozicio, la apo montras la distancon (kaj ne la direkton) al aliaj apo-uzantoj, kiuj trovighas proksime kaj permesis kunhavigon de sia pozicio au viva pozicio.
Uzanto kunhavigonta ion tian estas avertata, ke pri li tia kunhavigado povus kauzi ankau tro da atento.
3 Apo Amikumu Amikumu ne eblas La apo informas pri la proksimuma distanco kaj ne pri la direkto al aliaj apo-uzantoj, kiuj permesis kunhavigon de sia pozicio.
4 Apo CB Talk CB Talk ne eblas Uzanto povas shalti al unu el du reghimoj: "Kanalo" kaj "Grupo". En reghimo "Grupo" estas ech grupo nome "Esperanto". Jen pli da informoj.
5 Retpagho esperantujo.directory esperantujo.directory ne eblas La funkciiganto anoncis, ke tiu retpagho fermighos meze de Aprilo 2024.
6 Retpagho Tutmonda Esperanto-adresaro Tutmonda Esperanto-adresaro ne eblas
7 Retpagho Esperanto en Germanio; lokaj grupoj - ne eblas Koncerne lokajn grupojn tiu chi rimedo informas nur pri tiaj en Germanujo.
8 Retpagho Universala Esperanto-Asocio; delegita reto Universala Esperanto-Asocio; de ghi oni devas esti membro, por povi aliri la delegitan reton. ne eblas
9 Retpagho Pasporta Servo Pasporta Servo ne eblas
10 Retpagho bewelcome.org BeWelcome ne eblas Esperanto estas elektebla, kiel lingvo de la uzant-interfaco, kaj uzanto povas indiki Esperanton, kiel sian lingvon.
11 Retpaghoj Eventa Servo kaj Eventa Servo – Organizoj - ne eblas Temas pri retejoj, kie pri Esperanto oni trovas respektive eventojn kaj organizojn.
12 Retpagho SIGHT MENSA ? Por membroj de MENSA.
13 Retpagho servas.org SERVAS ? Por vojaghantoj kadre de vojaghoj por la paco kaj gastigantoj.
14 Retpagho Cyclo Camping International Cyclo Camping International ? Por biciklaj kampadantoj kaj gastigantoj.
15 Retpagho warmshowers.org Warmshowers ? Por biciklantoj kaj gastigantoj.
16 Retpagho MiaVivo MiaVivo, krom se oni volas nur legi tieajn publikajn afishojn ne eblas Temas pri socia retejo por esperantistoj.
@Fransoazo
Copy link

Ekzistas ankaŭ Dodocyclo, Welcome to my garden (WTMG) kaj multaj aliaj retoj por virinoj aŭ pli agaj vojaĝantoj.
Pri CCI, la gastiga reto nomiĝas CAC.
Samkiel por MENSA, ĝi nomiĝas SIGHT.
Pri ĉiuj tiuj, ne eblas kunhavigi sian propran pozicion. Por tion fari necesas utiligi programetojn (apojn por telefonoj) kiel ni biciklantoj uzadas: Mapy.cz, Organic Map, OSMand, OSMand~, Locus Map, ktp, ĉu rekte en la programo ĉu aliĝante al grupo en WhatsApp, Telegram, Discord... Aŭ simple per telefona SMS.

Sign up for free to join this conversation on GitHub. Already have an account? Sign in to comment