Skip to content

Instantly share code, notes, and snippets.

@jcreedcmu
Created October 11, 2022 22:55
Show Gist options
  • Save jcreedcmu/74ffc069723cf7622a043596cd4c2bc4 to your computer and use it in GitHub Desktop.
Save jcreedcmu/74ffc069723cf7622a043596cd4c2bc4 to your computer and use it in GitHub Desktop.
5403 Friendship Avenue.
Henry Wright Fisher loĝis ĉi tie en 1912.
Sr. Fisher naskiĝis en Youghal, Ireland, Januaro 31, 1861, la filo de
Abram kaj Sara (Wright) Fisher. Li alvenis al Usono je 1874, kaj post
dekkvar jaroj, ricevis diplomon pri mekanika inĝenierarto de la
universitato Cornell. Post diplomiĝo, li ligiĝis kun la entrepreno
Bergman & Co. kaj la C. & C. Motor Company, kaj poste eniris la
servicon de Standard Underground Cable Company, fariĝinte ĝia
ĉefinĝeniero je Novembro, 1889.
Sr. Fisher dediĉis multe da sia tempo al esploro, elpensinte plurajn
metodojn de trovi difektojn en kabloj, verkinte multajn patentojn kaj
artikolojn pri tiu temo. Li ankaŭ dediĉis parton de sia tempo al
evoluigo de la provfako de la Central District & Printing Telegraph
Company ekde 1891 ĝis 1893, kaj poste estis inspektoro de la Pitsburga
fabriko de la Standard Underground Cable Co. Kiam li ne laboris, Sr.
Fisher ĝuis tenison, golfon, kaj boŭlon.
Henry ankaŭ estis flua parolanto kaj vigla subtenanto de Esperanto,
universala internacia lingvo, skribinte artikolojn por la New York
Times inter pluraj aliaj. Li estis prezidanto de la Pittsburgh
Esperanto-Socio ekde 1908, kaj poste, prezidanto de la Esperanto
Asocio de Nord-Ameriko dum almenaŭ 1911-1912.
Sign up for free to join this conversation on GitHub. Already have an account? Sign in to comment