| N-ro tie au "Sumo" au "Elspezo mezuma ..." |
Mono elspezita | Klakoj n al la respektiva cel-URL(ghi kondukas al au esperanto12.net au instalpagho de apo "Kurso de Esperanto Kape" au kurso de 50languages) |
Probablo p de lernado-komenco che signifikancode 5% (klarigo) |
Taksata nombro de lernado-komencantoj ( = p * n) |
|---|---|---|---|---|
| 10 | EUR 15,00 | 382 | 0,7812% | 2,9840 |
| 9 | EUR 10,22 | 381 | 0,7832% | 2,9840 |
| 8 | EUR 7,50 | 267 | 1,1157% | 2,9790 |
| 7 | EUR 5,00 | 25 | 11,2928% | 2,8232 |
| 4 | EUR 30,45 | 236 | 1,2614% | 2,9768 |
| Sumo | EUR 68,17 | 1291 | - | 14,7470 |
| Elspezo mezuma por 1 lernado-komencanto |
EUR 4,62 | - | - | - |
-
-
Save AndreasKueck/3f55c637615761ff053875ce87c8d465 to your computer and use it in GitHub Desktop.
Supoze ke estas tiel: Se 5% de la 447 milionoj da EU-civitanoj komencus lerni Esperanton, la afero "Esperanto-lernado" disvastighus plu ene de EU ech sen pliaj reklamkampanjoj, tiel ke post atingo de tiu unua shtupo Esperanto povus ekhavi ian rimarkeblan rolon en la socioj de la EU-landoj. Do lausupoze la "sojla amaso" por io tia estu 22,35 milionoj da homoj en EU.
Por per ne senpagaj reklamkampanjoj che Snapchat kaj TikTok igi tiel multe da homoj komenci lerni Esperanton, estus bezonata elspezo je 22,35 milionoj oble EUR 4,62, tio estas EUR 103,257 milionoj.
Interalie tio klarigas, kial Esperanto ghis nun praktike ludas nenian rolon en la socioj de la EU-landoj.
Kio pri senpaga reklama agado, ekzemple per senpaga agado che Snapchat ("Ni verdigu la Snapmapon") kaj TikTok?
Tia senpaga agado nepre estas farebla tie, sed ghin miasperte nur malabunde da homoj emas fari kaj efektive ankau faras.
Miasperte la mezuma nombro de spektintoj de miaj ghis nun 208 videajhoj en la Snapmapo estas 338.
Lau la supra taksometodo tio povus rezultigi tri lernado-komencantojn.
Supozeble estas esence la samaj Snapchat-anoj, kiuj spektas la Snapmapajn videajhojn de unu difinita regiono.
Tial ripetata afishado de videajhoj en la sama regiono apenau kontribuas al rimarkebla multobligo de la lernado-komencantoj.
Pli efika estus tio, se en la Snapmapo afishus plej eble multaj homoj trovighantaj lau eble egale distribuite ene de EU.
Tiea verdigado de la Snapmapo fare de ekzemple 2000 homoj trovighantaj sufiche egale distribuite povus rezultigi 6000 lernado-komencantojn.
Miasperte la aktuala realajho estas treege for de ech tia ekzempla situacio praktike nepre atingebla.
Do ankau tio klarigas, kial Esperanto ghis nun praktike ludas nenian rolon en la socioj de la EU-landoj.
Atingi 22 milionojn da komencantoj estus granda sukceso, sed unu miliono estus jam bona rezulto.
Koncerne al la sperto de Itala Esperanto-Federacio pri Esperanto kaj sociaj retejoj jen registrajho de Zoom-renkontigho okazinta en 2024-04-23.
Jen la modelo de la takso de la probablo
pde lernado-komenco che signifikanco de 5%:Supoze
ke
qestas la probablo de tio, ke klakinto al la cel-URL ne komencas lerni Esperanton, kajke
pestas la probablo de tio, ke klakinto al la cel-URL komencas lerni Esperanton.La rilato inter
pkajqestas tia, kep = 1 - q.Celo estas determini
p.Por chiu reklamkampanjo estas jene:
La probablo
Bde tio, ke el lanklakintoj al la cel-URL neniu komencas lerni Esperanton, estasB = qn.Por determini
q, oni difinas, keBestu 5%. (5% estas ofte uzata, kiel valoro de la signifikanco.)La valoro de
q, per kiu statas tiel priB, estas kalkulebla per jena ekvacio:q = 10( log10(0,05) / n ).Sekve la probablo
pde tio, ke klakinto al la cel-URL komencas lerni Esperanton, estas1 - qau:p = 1 - 10( log10(0,05) / n ).