Skip to content

Instantly share code, notes, and snippets.

@AndreasKueck
Last active November 11, 2024 06:40
Show Gist options
  • Save AndreasKueck/a116e080192170e542539427aaddc339 to your computer and use it in GitHub Desktop.
Save AndreasKueck/a116e080192170e542539427aaddc339 to your computer and use it in GitHub Desktop.
Reklamado por Esperanto per modernaj platformoj
N-ro Platformo Dauro Stato Budgheto Anonco
au afisho
Cel-regiono Cel-URL Montroj Cel-URL-klakoj Rimarkoj
14 TikTok Ne specifita Okazinta Senpaga.
Ne temas pri
pagenda
kampanjo.
Bildo montranta homojn en kafejo Ne specifita Ne alklakebla. Prezentita en la formo de ligil-mallongigilo jhau.de/pdf kondukanta al jutubajho informanta pri Partei des Fortschritts okaze de la baloto por la Europa Parlamento en 2024-06-09.
En sia balotprogramo tiu partio proponas, kiel komunan lingvon, nacian lingvon au Esperanton kaj pri chi lasta informas.
771;
el ili
320
en Germanujo
Ne estas eble alklaki CEL-URL-on -
13 TikTok Ne specifita Okazinta Senpaga.
Ne temas pri
pagenda
kampanjo.
Bildo montranta homojn en kafejo Ne specifita Ne alklakebla. Prezentita en la formo de ligil-mallongigilo jhau.de/eu kondukanta al jutubajho reklamanta por Europe – Démocratie – Espéranto okaze de la baloto por la Europa Parlamento en 2024-06-09. 785;
el ili
199
en Francujo
Ne estas eble alklaki CEL-URL-on Por akceli montron al TikTok-anoj trovighantaj en Francujo, apo PlanetVPN kun servilo en Francujo estis aktiva dum la alshutado de la afisho; vidu tiun komenton.
12 Snapchat 2024-06-
04-06
Okazinta Elektita estas taga budgheto de EUR 5; chiome elspezitaj estas ghis nun EUR 13,79 Bildo montranta homojn en kafejo Germanujo Okaze de la baloto por la Europa Parlamento en 2024-06-09 jutubajho informanta pri Partei des Fortschritts.
En sia balotprogramo ghi proponas, kiel komunan lingvon, nacian lingvon au Esperanton kaj pri chi lasta informas.
2225 52 Pri elekto de taga budgheto bonvole atentu tiun komenton.
11 Snapchat 2024-
05-30 -
06-02
Okazinta Elektita estas taga budgheto de EUR 5; chiome elspezitaj estas EUR 19,43 Bildo montranta homojn en kafejo Francujo Okaze de la baloto por la Europa Parlamento en 2024-06-09 jutubajho reklamanta por Europe – Démocratie – Espéranto 14862 207 Pri elekto de taga budgheto bonvole atentu tiun komenton.
10 TikTok 2024-03-
17-19
Okazinta Specifita estas taga budgheto de EUR 5; elspezitaj estas EUR 15 Videajho kun kanto "Snapmapo", tamen kun butono "Mehr erfahren" (ekscii pli) kun alklakebla ligilo al la Cel-URL Ne specifita.
Cel-regiono ekster Germanujo ne estis elektebla, miakomprene char la videajho estas afishita deloke de Germanujo.
Kurso esperanto12.net 9400 382 -
9 Snapchat 2024-03-
11-13
Okazinta Elektita estas taga budgheto de EUR 5; chiome elspezitaj estas EUR 10,22 Videajho montranta homojn, kiuj ludas bilardon
La rumanlingve vochparolata teksto signifas: "Lingvo Esperanto estas facile lernebla kaj kunigas homojn. Elprovu ghin!"
En la reklamanonco estas alklakebla ligilo, kiu ne estas alklakebla en la prezento chi tie.
Rumanujo 50languages 10694 381
  • La teksto rumana estas korektenda: La "-l" antau la krisigno estu forigita.
  • Pri elekto de taga budgheto bonvole atentu tiun komenton.
8 TikTok 2024-03-
02-03
Okazinta Specifitaj kaj elspezitaj estas EUR 7,50 Videajho kun vocho parolanta litove kaj litova subteksto, tamen kun butono "Mehr erfahren" (ekscii pli) kun alklakebla ligilo al la Cel-URL Ne specifita.
Cel-regiono ekster Germanujo ne estis elektebla, miakomprene char la videajho estas afishita deloke de Germanujo.
Androida apo Kurso de Esperanto Kape 3600 267 Elektita estas norma reklampakajho, kie TikTok determinas la cel-uzantaron.
Jen kiel lanchi tian reklamkampanjon.
7 TikTok 2024-
02-29 -
03-01
Okazinta Specifitaj kaj elspezitaj estas EUR 5 Videajho, tamen kun butono "Mehr erfahren" (ekscii pli) kun alklakebla ligilo al la Cel-URL Germanujo Androida apo Kurso de Esperanto Kape 2300 25 Aldone speciftaj estas agho, nome 17-34, kaj krome interesoj, nome edukado kaj vojaghado.
Jen kiel lanchi tian reklamkampanjon.
6 TikTok 2024-02-
24-25
Okazinta Specifitaj kaj elspezitaj estas EUR 5 Videajho Ne specifita Ne specifita 2200 (Ne estis Cel-URL) Aldone specifta estas agho, nome 17-34.
5 TikTok 2024-02- 12-? Okazanta 0 Videajhoj
(kreeblaj ankau surbaze de nur po unu bildo)
Bv. legi tiun komenton. Mia publika profilo Klaku chi tie Klaku chi tie
4 Snapchat 2024-02-
12-17
Okazinta Elektita estas taga budgheto de EUR 5; chiome elspezitaj estas EUR 30,45 Bildo montranta homojn en kafejo Francujo Androida apo Kurso de Esperanto Kape 26924 236 Pri elekto de taga budgheto bonvole atentu tiun komenton.
3 Snapchat 2024-02-
05-11
Okazinta Elektita estas chioma budgheto de EUR 50; elspezitaj estas EUR 50 Bildo montranta virinon kun smartfono kaj ekrankopion de la apo menciita che 4 Germanujo Mia publika profilo "Esperanto" 29799 128 Aldone kun ne alklakebla mallonga ligilo al apo Kurso de Esperanto Kape.
2 Snapchat 2023-
09-29 -
10-01
Okazinta Elektita estis chioma budgheto de EUR 30; elspezitaj estis EUR 30 Videajho montranta shipon Germanujo Mia publika profilo "Esperanto" 5720 58 -
1 Snapchat Informo ne plu trovebla Okazinta Elektita estas taga budgheto de EUR 5; chiome elspezitaj estas ch. EUR 16,50 Videajho (estas ne plu identigebla, kiu) Germanujo Mia publika profilo "Esperanto" Informo ne plu trovebla Informo ne plu trovebla Mi mise forigis la priajn informojn.
Pri elekto de taga budgheto bonvole atentu tiun komenton.
0 Snapchat
Snapmapo
2023-06- 29-? Okazanta 0 Videajhoj Mondo Mia publika profilo "Esperanto" Klaku chi tie ? -
@AndreasKueck
Copy link
Author

Jen pliaj ebloj diskonigi Esperanton.

@AndreasKueck
Copy link
Author

Pri reklamkampanjoj che Snapchat: Che elekto de taga budgheto oni povas ankau specifi la finan daton de la reklamkampanjo. Sed miasperte tiel specifita fina dato estas ignorata. Por eviti nevolatan automatan pluan elspezon post la fina dato, estas do saghe au permane malaktivigi la reklamkampanjon en la koncerna retportalo au entute ne elekti tagan budgheton.

@AndreasKueck
Copy link
Author

AndreasKueck commented Mar 1, 2024

Pri TikTok: Por lanchi reklamkampanjon kun alklakebla ligilo al ekstera cel-URL, oni utiligu en la apo la "Kreistajn ilojn" kaj tie "Reklami". Oni trovas la "Kreistajn ilojn" en sia "Profilo" post alklako al la hamburgera menuo supre dekstre. Jen alternativa aliro: Oni unue igas al si montri la videajhon, kie aperu en la reklamanonco, kaj en la videajho oni alklaku la tri horizontalajn punktojn. Malfermighas menuo kun butono "Reklami". Noto: Videajho kun muzikpeco ofte ne estas elektebla por reklamanonco.

@AndreasKueck
Copy link
Author

AndreasKueck commented Mar 11, 2024

Pri TikTok: Jen kiel oni povas iuokaze influi iomete, en kiu lando trovighu la TikTok-anoj, al kiuj videajho estu montrata (sed ne estas garantio, ke tio rezultigos la deziratan efikon, ekzemple okaze de Pollando, Kroatujo kaj Chehhujo, kiel elektitaj lokoj de VPN-serviloj dum publikigado, ne estis observata rimarkeble pli granda nombro de tieaj spektintoj):

Instalu apon Planet VPN (au apon hide.me VPN), ghin startigu kaj per ghi shaltu VPN-servilon trovighantan en tiu lando, pri kies TikTok-anoj vi volas, ke al ili estu montrata la videajho, kaj ghin post tiu chi preparado publikigu. Jen ekzemploj:

  • Tiu videajho fasonita por franclingvanoj estas montrita al 262 TikTok-anoj – el ili trovighantaj 47,9% en Germanujo (loko de la publikiginto) kaj 23,2% en Francujo; per apo Planet VPN estis shaltita VPN-servilo en Francujo dum publikigado.
  • Tiu alia videajho fasonita por nederlandlingvanoj estas montrita al 253 TikTok-anoj – el ili trovighantaj 76,8% en Germanujo (loko de la publikiginto) kaj 5,7% en Nederlando; per apo Planet VPN estis shaltita VPN-servilo en Nederlando dum publikigado.
  • Tiu plia videajho fasonita por finnlingvanoj estas montrita al 245 TikTok-anoj – el ili trovighantaj 55,4% en Germanujo (loko de la publikiginto) kaj 4,1% en Finnlando; per apo hide.me VPN estis shaltita VPN-servilo en Finnlando dum publikigado.

Ordinare, t. e. sen utiligo de VPN-apo, draste malpli da spektantoj trovighas ekster la lando de la publikiginto (t. e. Germanujo okaze de mi).

@AndreasKueck
Copy link
Author

AndreasKueck commented Apr 30, 2024

Snapchat kaj Snapmapo: instrufilmoj

Jen 93-sekunda jutubajho instruanta, kiel oni sendas videajhon au foton al la Snapmapo1, ekzemple por fari gerilo-reklamon por Esperanto. Por legi subtekstojn en la angla au lingvo alia, oni procedu jene:

  1. Oni spektu la filmon en komputilo.
  2. En la filmo oni malsupre alklaku butonon "Subtekstoj" trovighantan maldekstre de la dentrada butono "Agordoj".
  3. Oni alklaku butonon "Agordoj"; el la tiam aperinta falmenuo oni alklaku "Subtekstoj", kaj oni elektu la lingvon, en kiu oni volas legi la subtekstojn.

1Klarigon de tio, kiel ghenerale uzi apon Snapchat, oni trovas ekzemple en tiu jutuba instrufilmo.

@AndreasKueck
Copy link
Author

AndreasKueck commented Apr 30, 2024

Gerilo-reklamo per Snapchat

  1. Per Snapchat faru foton de la chirkauajho kaj por tio uzu lenson "Colourful World".
  2. Provizu la foton per teksto "Saluton!" (au alia Esperantlingva teksto) kaj lok-etikedo de restoracio, kafejo, vendejo au similo trovighanta en la sama lando, kiel vi.
  3. Sendu la foton al la Snapmapo (detala klarigo); jen ekzemplo (la lok-etikeda restoracio trovighas en la sama lando 91,2 km for de la loko, kie mi faris la foton).

@shameslee5
Copy link

hey are you also providing services in specific US states as i need for my project cassiculas hope it would be helpful to target pure trafic.

@Anas5251
Copy link

hey are you also providing services in specific US states as i need for my project cassiculas hope it would be helpful to target pure trafic.

Sign up for free to join this conversation on GitHub. Already have an account? Sign in to comment